FARU ION EKSTERORDINARAN: DONU VIAN SANGON !!
Ĉiutage iu bezonas sangon.
Sango ne povas esti artefarita: nur alia homo kapablas doni ĝin.
Laǔ la itala leĝo, neniu rajtas vendi sangon: oni povas nur donaci ĝin.
Sango estas necesa, ne nur por urĝa bezono pro akcidentoj, sed ankaǔ por la kuracado de gravaj malsanoj, por helpi kancermalsanulojn kaj por la greftoj de organoj.
Ankaǔ dum akuŝoj kaj kirurgiaj operacioj povas esti necesa sangotransfuzo.
La sango kunmetita en nia Lando ne sufiĉas.
Kiu bone fartas kaj pezas almenaǔ 50 kilogramojn povas doni sangon.
La donado estas farata per unuuza kaj sterila ekipaĵo, por plena sendanĝereco de la donanto.
La donado postulas maksimume 8-10 minutojn.
Antaǔ via sanga donado, vi devas plenigi demandaron pri via farto kaj submeti vin al simpla kuracista vizito.
Se vi estas prenanta medikamentojn, vi povos haltigi la donadojn tiom longe laǔ la speco de la medikamento. Halto necesas ankaǔ pro vakcinoj, kirurgiaj operacioj kaj gravedeco.
Por eviti riskon transigi tropikajn malsanojn al la ricevonto, la donanto devas esti elirinta de almenaǔ unu jaro el endemiaj Landoj pri tiuj malsanoj.
Por gardi la sanon de la ricevonto, la Transfuza Centro devas garantii pri la trovebleco de la donanto kaj certiĝi pri la identeco, respektante la privatecon. Pro tio, por doni sangon, se vi ne havas italan fiskan numeron, vi devas prezenti la restadpermeson aǔ modelon STP por dumtempa asistado. Ĉiuj personaj elementoj estas nur por interna uzado de la hospitalo kaj ili ne povas esti montrataj al iu ajn, respektante la anonimecon de la donado.
Sur ĉiu sangodonado oni faras teston por kontroli la sanon de la donanto; tial, kiam vi donas sangon farante ion bonan, samtempe vi havas senpagan kuracistan kontrolon. Por doni sangon necesas esti nemanĝinta dum almenaǔ 8 horojn. Oni rajtas trinki akvon, teon kaj sensukeran kafon.
Se vi estas dungito, vi rajtas je salajrata ripozotago.
Donante sangon vi povas savi vivon kaj agi tiel, ke iu ajn kiu bezonas sangan helpon trovu ĝin ĉiam kaj ĉie.
La asocio de sangodonantoj A.V.I.S. estas dum pli ol 50 jaroj je la servo de tiuj kiuj suferas kaj ĝi kontribuas trovi la sangon necesa por la hospitalo de urbo Prato.
Por doni sangon aǔ por havi pliajn informojn, turnu vin al A.V.I.S. , via Sant’Orsola 19/a – telefonnumero 0574 23793 – ĝi estas en la sama palaceto de la Transfuza Centro de A.S.L. 4, malfermata nur matene ekde la 8a ĝis la 10a, de lundo ĝis sabato, fermata dimanĉe kaj festtage, krom unu dimanĉon monate laǔ la kalendaro.